Saltu al enhavo

Andreu Buenafuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreu Buenafuente
Persona informo
Naskonomo Andreu Buenafuente Moreno
Naskiĝo 24-an de januaro 1965 (1965-01-24) (59-jaraĝa)
en Reus
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Maite Buenafuente Moreno (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Silvia Abril Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo televida prezentisto
entreprenisto
programa direktoro
ĵurnalisto
komikisto
humuristo
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.andreubuenafuente.com/
vdr

Andreu BUENAFUENTE Moreno (naskiĝis en Reus, (Katalunio) Hispanio, la 24-an de januaro 1965) estas hispana humuristo, prezentisto kaj produktisto, li ankaŭ estas la vicprezidanto de la televidkanalo La Sexta. Li estas la fondinto de la aŭdvida produktejo El Terrat, kiu estas unu el la akcionistoj de la televidkanalo.

Buenafuente komencis en ĵurnalismo en 1982 kiam li estis 17-jara, en Radio Popular de Reus (COPE), pri sportoj. En 1989 prezentis propran programon en la SER Catalunya, El Terrat. Kun la celo elekti siajn proprajn kunlaborantojn fondis El Terrat, lia privata entrepreno dediĉata al la televida, radia kaj komerca produktado, sub la nomo de la radioprogramo kiun li prezentis en la radio. Dum la somero 2002 prezentis en la Cadena SER la programon "La isla de los mosquitos", kie li miksis inĝeniajn frazojn kun muziko.

Liaj unuaj televidaj aperoj estis en TV3 kiel kunlaboranto de Miquel Calçada Olivella en la televidprogramo "Persones humanes" kaj poste en la programoj Al ataque de Antena 3, prezentita de Alfonso Arús kaj en Tot per l'audiència de TV3, prezentita de Javier Sardà. La sukceso daŭris en tiu ĉu televidkanalo per Sense Títol en 1995 , kaj ĝiaj sekvaĵoj Sense Titol 2 en 1996 kaj Sense Titol, Sense Vacances en 1997, Sense Títol S/N (Sense Numero) en 1998, kaj ĉefe la La Cosa Nostra en 1999: 268 programoj de lundo ĝis ĵaŭdo ĉiusemajne. En junio 2004 li finis tiun programon kaj Buenafuente akceptis la proponon de Antena 3 labori naciskale, en simila programo nomata Una Altra Cosa.

La 11-an de januaro 2005 la nova programo estis elsendita: Buenafuente. Elsendata en la sekcio de late night marde, merkrede kaj ĵaŭde, ĝi akiris grandnombran spektantaron, eĉ pli ol atendite en la unuaj monatoj. Post du jaroj da elsendado ĝi estis renovigita por pliaj jaro, sed definitive oni ne plu elsendis la programon la 28-an de junio 2007, pro deklivo de la spektantoj.

La 26-an de julio 2007 li anoncis ke lia programo estos elsendata en La Sexta, konservante la saman nomon kaj la saman formon. La unua tago de elsendado estis la 17-a de septembro je la 00:00

Mardon, la 23-an de septembro 2008, dum la celebrado de la 500-a elsendado, la prezidanto de La Sexta, Emilio Aragón Álvarez, nomumis lin kiel la vicprezidanto de la televidkanalo.

En kino, Santiago Segura kalkulis je li por la sagao de Torrente: Torrente: El brazo tonto de la ley, Torrente 2: Misión en Marbella kaj Torrente 3: El protector. Li ankaŭ aktoris en "Lo mejor que le puede pasar a un cruasán", kaj li dublis en la hispanan la voĉo de Jeffrey Tambor en "Hellboy 2: El ejército dorado".

Interreto

[redakti | redakti fonton]

En Interreto, Andreu Buenafuente kaj Santi Millán kreis la projekton Captura.org, pri spontana cifereca fotografado.

Publikigaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris en la periodaĵoj Diari de Tarragona, Sport, El País, Nou Diari, kaj La Vanguardia, kaj aliaj kunlaboroj en El País Semanal, Dominical ByN, kaj en la revuo Marie Claire. Cetere, li havas diversajn libroj en la merkato kiuj plejparte estas kompilaĵoj de humuraj monologoj.

  • "El Terrat", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Sense Llibre", 40.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Digue'm Agosarat" kaj "Cosas Nuestras", 150.000 ekzempleroj (en la kataluna kaj hispana).
  • "Hem De Parlar", 70.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Allò Que Dèiem", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Lo Dudo Mucho" (kompilaĵo de hispanlingvaj artikoloj publikigitaj en tagĵurnaloj kaj revuoj).
  • "Què T'Anava A Dir?", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "No Sé Si M'Explico" (en la kataluna).
  • "Com va la vida" (en la kataluna).
  • "He Dit"/"He Dicho" (en la kataluna kaj hispana) kun la monologoj de la televidprogramo de Antena 3 Buenafuente.
  • "Com anava dient"/"Como iba diciendo" (en la kataluna kaj hispana).
  • "Ja ho deia jo"/"Digo yo" (en la kataluna kaj hispana).
  • "Como ser Español" (en la kataluna kaj hispana) rakontas la plej tipajn hispanajn morojn el kataluna vidpunkto.

Captura.org

[redakti | redakti fonton]

Captura.org naskiĝis la 16-an de septembro 2002 de la manoj de Santi Millán kaj Andreu Buenafuente, dum plena sukceso de la cifereca fotografado. En la komenco estis donacitaj fotiloj al diversaj amikoj por foti spontanaĵojn; la rondo de "kaptistoj" kreskis kaj kreiĝis la Fotoblogo.

Ekde la komencoj ĝis la duono de 2005 la nombro de konstantaj fotistoj de Captura.org estis formata de Andreu Buenafuente, Santi Millán, José Corbacho, Jaime Muñoz, Francesc Fàbregas, Eduard Soto, Pep Poblet, Eloi Yebra, Blanca Portillo, Jon Sistiaga, Carlos Latre, Quimi Portet, Mikel Urmeneta, Ferran Adrià, Juan Calvo, Bigas Luna, Lorena Berdún, Paz Padilla, Luis Enrique, Javier Coronas, Florentino Fernández, Elsa Pataky, Josep Maria Pou, Carles Sans, Conrad Son, Manel Fuentes, Pere Escobar, Gemma Mengual, Miguel Ángel Rodríguez 'El Sevilla' kaj Santiago Segura.

Ekde septembro 2005 la membroj estas Andreu Buenafuente, Santi Millán, Eduard Soto, Mikel Urmeneta, Jon Sistiaga, Omar Ayyashi, Francesc Fàbregas, Raúl Cimas, Miqui Puig, Fermí Fernandes, Javier Coronas, Mia Font, Marta Peiró, Jordi Ríos, Carles Sans, Albert Jodar, José Corbacho, Blanca Portillo, Sergio Millán, Vane Villar, Santi Suárez-Baldrís, Pep Poblet, inter aliaj kiu kformas la grupon "Kaptistoj".

Dum lia tuta kariero, Buenafuento ricevis multnombrajn premiojn, inter ili la Premio Ondas. En 2007 ricevis la premion Micrófono de Oro, kiun li neis akcepti ĉar ĝi ankaŭ estis donita al la ĵurnalisto de la televidkanalo COPE, Federico Jiménez Losantos.

Li ankaŭ estis premiita kiel plej bona prezentisto kune al Gran Wyoming en vertele.com, kaj plej frue en 2008 ricevis la premion Premio ATV.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]